axel584 ([info]axel584) wrote,

Kial gravas partopreni naciajn vikipediojn ?

Ĉu vi konas vikipedion ? Fakte, tio helpus min se vi konus, mi ne devus klarigi, tamen, el miaj 4 kutimaj legantoj, unu ne konas tiun projekton, do, mi klarigos nur por li.
Vikipedio estas projekto por fari liberan enciklopedion. La libereco de la liberaj programoj temas pri 4 reguloj :
- libera uzado : vi povas uzi ĝin kiel vi volas
- libera studo : vi povas rigardi en ĝi por scii kiel ĝi funkcias
- libera plibonigo : vi povas aldoni kaj plibonigi kion vi volas
- libera kopio kaj disdonado : vi povas kopii ĝin laŭvole

Krom la dua, ĉiuj reguloj ankaŭ taŭgas por enciklopedio, kaj la plej grava vidpunkto estas ke vi rajtas plibonigi ĝin.

Kompreneble, teorie iu ajn rajtas malbonigi ĝin, sed praktike, la ceteraj partoprenantoj korektas la malbonigaĵojn kiuj ne restas longtempe en la projekto.

Tiu projekto ekzistas esperantlingve : http://eo.wikipedia.org kaj mi certas ke vi jam emas partopreni en tiu projekto por uzi tiun belan lingvon.

Mi plene konsentas pri la partoprena bezono, tamen, mi ege ŝatus substreki la bezonon de partopreni en nacilingvaj projektoj.

Imagu, vi ne konas esperanton kaj kompreneble, vi ŝatus scii pli pri tiu lingvo, kaj vi rigardas en vikipedio. Kompreneble, vi ne legos la esperantan version sed vialingvan version... Kaj pro tio, estas ege grava trovi informojn pri esperanto, pri la movado, pri la kulturo, ktp.
Ezemple, tiu paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Gravaj_geesperantistoj plene indus esti tradukita por ĉiuj lingvoj, por sciigi al la mondo kiom da esperantistoj verkis bonegajn librojn !

  • Post a new comment

    Error

  • 1 comments

Anonymous

March 14 2005, 18:57:12 UTC 7 years ago

idistoj

Tamen la idistoj pli bonŝancas ol ni : ili povas fari paĝon ne nur pri _gravaj_ idistoj, sed pri idistoj tutsimple (http://io.wikipedia.org/wiki/Idisti).
Aparte atente rigardu je litero K, vi trovos konatan (se ne faman) idiston.
Manu

Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…