|
|
|
aprilo 24-a, 2009
10:56 am - Nova Apartamento Antaŭ du tagoj, mi subskribis kontrakton por aĉeti apartamenton kun mia koramiko. Ni rendevuos morgaŭ kun banka konsilistino por negoci pruntadon. La pruntado daŭros 10 jarojn kaj mi neniam spertis tian longan implicadon. Kadre de tiu tutmonda financa krizo, malfacilas scii ĉu mi daŭre havos sajlaron post 3 monatoj...
Do imagu post 10 jaroj ! Tamen, iam, necesas veti pri la estonteco...
Dum 2008, mi spertis diversajn malagrablaĵojn kaj mi certis ke tiu-ĉi jaro ne povas esti pli malbone :-)
Mi ĝojas pro tiu investado. La apartamento estas ege bela, sufiĉe granda kaj ni havos "loĝion", ĝi similas al balkono kun verando. Estas kroma ĉambro en kiu eblas mantenmanĝi spektante la pejzaĝo.
La alia kvalito de tiu apartamento estas ke ĝi situas en la sama konstruaĵo kiel la stacidomo. Mi tiel povos fulmrapidege atingi la kajojn por kapti trajnon. En tiu konstruaĵo ankaŭ estas supermarketo kaj la urbcentro estas for 10 minutoj piede.
Vi do komprenis ke ĉio atingeblas facile.
Mi bedaŭrinde ne havis okazon foti ĝin sed ni translokiĝos komence de julio, mi tiam povos montri kiel ĝi aspektas. Nuna humoro: happy
|
novembro 27-a, 2008
05:07 pm - Mesaĝo de Oleg pri ideo por la nova usona prezidanto : Sro Obama
Sa'!
Cxi tie oni povas sugesti iun ajn ideon por la onta prezidento de
Usono, Barack Obama: http://www.change.org/ideas/
Ekzistas nur unu ideo pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj:
http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools
(kompreneble, la ideo-priskribo mem estu en la angla.)
La dek plej vojcxdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de
Obama. Se vi sxatas la proponon, bonvolu vocxdoni por la ideo kaj
disvastigu la ret-adreson kaj vocxdonigu cxiujn viajn konatojn! Ecx se
nia ideo ne trafos inter la dek unuaj, ni ricevos bonan sxancon
informi multajn pri Esperanto, se la ideo ricevos iom da vocxoj. Bv.
utiligi retejojn kiel Ipernity, Facebook, Orkut, MySpace kaj similajn,
kaj ankaux viajn blogojn, por disvastigi la ideon.
Cxu eble havi la anoncon sur lernu.net? La ideo ja rilatas al
instruado de Esperanto - la kerna celo de lernu. Videbligo (kaj, cxu
mi kuragxu diri - eventuala efektivigo) de tiu cxi ideo ankaux multege
helpos lernu! kaj similajn instruajn projektojn.
Amike kaj idealisme,
Oleg
|
oktobro 29-a, 2008
11:36 am - Oni ŝtelis mian biciklon ! Pasintvendredi, mi supreniris en la komuna parkejo de mia domego por preni mian biciklon kaj bicikli al mia laborejo. Mi surprize ne vidis mian biciklon, nek tiu de Olivier. Mi unue kredis ke mi erare atingis la alian etaĝon de la subtera parkejo (la parkejo havas 2 etaĝojn). Mi do reiris direkte al la lifto kaj renkontis nekonatan najbarinon kiu demandis ĉu io mankas ĉe mia parkloko. Tiam mi komprenis ke oni ŝtelis mian biciklon. Ŝi perdis sian motorciklon "scooter".
Mi kontaktis mian asekuriston kiu klarigis ke li povas repagi nenion kiu estas en "komunejo". Mi do perdis ĉion...
Tagmeze, mi vizitis biciklan vendejon kaj trovis interesegan biciklon, multe pli bona ol tiu kiun mi havis, mi aĉetis ĝin vespere kaj povis havi ĝin sabate. Mi subskribis specialan asekuradon kiu repagas ŝtelitan biciklon kaj aldoni kodon sur la biciklo tiel ke la policistoj scius ke ĝi estas mia kaze de nova ŝtelado (kion mi ne esperas kompreneble)
Mi surpriziĝas ke ŝtelistoj povas interesiĝi pri bicikloj (mi tamen ja scias ke tio oftas), sed laŭ mi, biciklo multe pli valoras ol ĝi vere kostas. Mi uzas ĝin preskaŭ ĉiutage (mi tamen konsultas ĉiutage la veterprognozojn por scii ĉu pluvegos aŭ ĉu pluvetos...) kaj mi povas tiel trairi parizon rapidege. Bicikle, ni averaĝe rajdas je la rapideco de 15 km/h. Parizo mezuras 9 km de la norda parto al la suda kaj postulas 35 minutojn por trairi ĝin, la urbo estas 11 km de la orienta parto al la okcidenta kaj postulas 45 minutojn por trairi ĝin.
La saman biciklon mi uzis por ferii laŭ la Loire riverbordoj, de Montargis ĝis Tours kaj ni bezonis nur 1 horon trajne por atingi nian feriejon kaj 2 horoj por reveni hejmen. Estis nekredeblaj bonaj ferioj, kaj mi esperas havi okazon venontjare "fini la vojon" ĝis la maro.
Kadre de financa kaj ekologia krizo, biciklo estas la perfekta veturilo por ĉiutagaj movadoj aŭ por alternativaj ferioj. Pli, dankal tiu ĉiutaga ekzercado, mi ne plu bezonas atenti kion mi manĝas por konservi mian pezon.
Nuna humoro: angry
|
februaro 26-a, 2008
05:45 pm - Genealogio De kelkaj tagoj, mi interesiĝas pri miaj pra-patroj. Mi harde deziras scii kiuj ili estas kaj pli, mi deziras scii kiuj estas miaj kuzoj. Ĝis nun, mi suksesis trovi 1111 kuzojn kaj prapatrojn.
La plej malnova prapatro nomiĝas Jean ESCOUTIN, li vivis antaŭ 600 jaroj kaj 18 generacioj disigi min de li.
Mi trovis kuzon kies edzino naskiĝis en Tajlando kaj ili edziĝis en Aŭstralio. Kia internacia familio !
Tamen, mi devas konfesi ke la plej multaj el miaj prapatroj loĝis en la sama regiono. Ili ofte perlaboris kiel plugisto. Kelkaj geedziĝis plurfoje (edzino june mortas tiuepoke...) kaj ili ofte havas multajn infanojn (ankaŭ infanoj kutimas morti june...). Tiel, mi havas multegajn kuzojn kion mi (ĝis nun) ne konas.
Trovi siajn prapatrojn estas kiel solvi puzlon. Ĉiam eblas pluiri, sed iom post iom tio iĝas malfacile... Sed vi povas serĉi aliloke kaj ĉiam estas ion por fari.
Vi povas trapromeni mian arbon, vi eble malkovros ke ni estas kuzoj ! :-)
|
majo 3-a, 2007
05:18 pm - Senpagaj brakumadoj Ĉi tagmeze, mi ricevis senpagan brakumadon kaj tio ĝojigis min por la tuta tago. Nuna humoro: happy
|
decembro 15-a, 2006
02:44 pm - Blogero devigata Hodiaŭ estas la e-o-tago ĉe blogoj. Mi ne vere komprenis kion mi devas fari ĉar mi verkas mian blogon esperantlingve. Do, tiel, mi ne povas allogi novulojn al esperanto. Eble venontjare, iu klarigos al mi la celon de tiu tago kaj mi povos partopreni al tiu agado. Mi tamen kaptas la okazon por donaci al vi tiun belan zamenhofan floron.

Axel
|
decembro 7-a, 2006
02:35 pm - Kiel mi maldikiĝis... Kiel mi planis antaŭ kelkaj tempoj, mi provis maldikiĝis pro diversaj kialoj (ĉefe pro sano). Mi manĝis pli ofte fruktojn kaj legomojn. Mi trinkis akvon (almenaŭ po 2 litroj tage). Mi ankaŭ manĝis pli ofte rizon, nudelojn kaj terpomojn. Tio povas surprizigi vin sed ili estas ege gravaj kaj ne dikiĝas, tute male, ili helpas por ne manĝis antaŭ pluraj horoj. Tio kion dikiĝas estas la grasa saŭco kion vi aldonas en ili. Kompreneble, la terpomojn ne estas frititaj. Kaj por pligrandigi la guston, mi ofte aldonas spicherbojn (bazilio, ajlo, petroselo...). Gravas manĝi kun plezuro por daŭrigi la dieton. Ĉokolado ne estas malamiko, nur abundo starigas problemojn.
Kaj por efike maldikiĝi, mi ankaŭ bezonis motivon kaj paciencon. Tio similas al la lernado de esperanto. Ĝi ne estas malfacila, sed mi neniel suksesus sole. Kelkaj amikoj helpis min. Sed mi ja scias ke la plej malfacila ŝtupo alvenas : konservi tiun pezon.
Jen la nuna rezulto :
Tiuj monatoj ne estis facilaj por mi kaj mi plene komprenas ke tiaj aferoj ne interesiĝas ĉiujn sed mi ja scias ke ankaŭ aliaj personoj ŝatus maldikiĝi kaj plezure helpos ilin kaj kuraĝigos ilin.
|
novembro 24-a, 2006
04:59 pm - 101 farendaĵoj por la venontaj 1001 tagoj Mi trovis ie ideon : listigi 101 aĵojn por fari dum la 1001 tagoj (pli-malpli 3 jaroj). Tiu listo estis kreita la 27a de Septembro 2006 kaj mi verdigos ĉion kion mi jam faris.
Do, jen mia listo :
1- Registri la voĉon de Olivier por la fotaro de la Fiŝa sejmajnfino : la rezulto videblas ĉe Farbskatol' 2- Lerni la tokiponan lingvon 3- Spekti sportan maĉon (alian krom piedpilko) 4- Maldikiĝi de 5 kilogramoj : la rezulto estas sufiĉe agrabla 5- Viziti Italion : Ĝi estas belega urbo, mi estas ege kontenta 6- Traduki francan libron esperantlingven 7- Traduki esperantan libron franclingven 8- Eldonigi ilin de la asocio UFE (certe ne la plej facila afero) 9- Eldoni na Asteriks 10- Na-ist-iĝi 11- Trapasi la duan parton de la kapableco 12- Registri filmon por instrui la tokiponan lingvon 13- Partopreni al IJK sen organizi ĝin 14- Fintriki veston por mia iam venonta nepo 15- Registri filmon por instrui la Bliss-an lingvon 16- Legi na "taglibro de hirundo" en librovendejo 17- Munti la intervjuon de Claude Hagège 18- Sendi kalendaretojn al ĉiuj personoj kiuj petis ĝin 19- Programi paĝon por serĉi lokajn esperantistajn asociojn kaj agadojn 20- Muskolumadi kun Olivier 21- Pagi jarajn ttt-gastigadojn por Volapüg 22- Krei roboton kiu parolas esperanton 23- Edziĝi 24- Sendi poŝtkarton al nekotanulo 25- Bookcrossing-igi esperantan libron 26- Instrui esperanton dum tuta jaro 27- Aĉeti biciklon 28- Veturi per la nova tramo T3 en Parizo 29- Supreniri la Eiffel turon 30- Viziti dentiston 31- Pagi kotizon de la verda reto : http://reseau.vert.free.fr/ 32- Pagi kotizon de la esperanta komisio : http://www.lesverts.fr/article.php3?id_article=645 33- Aboni al la malkreskado : http://www.casseursdepub.net/journal/ 34- Ĉesi esti prezidanto de JEFO : Farita la 28an de septembro 2006 35- Munti teatraĵon "la familia etoso" 36- Kuri dum 5 kilometroj senhalte 37- Inviti na Marc Bavant por prelegi dum mia kurso 38- Traduki lernolibron pri tokipono el la hispana lingvo 39- Printi ĝin kolore 40- Verki poemon tokipone 41- Fari programon por lerni esperanton per Mac komputilo 42- Spekti franclingvan teatraĵon 43- Spekti franclingvan koncerton 44- Parkere lerni esperantan poemon 45- Aĉeti GPS komputilon 46- Legi esperantan romanon 47- Verki artikolon pri ĝi ĉe la franca vikipedio 48- Verki artikolon pri William Auld por la verda krabo 49- Munti amuzan filmon por farbskatol 50- Verki prezidantan vorton por la JI : ne plu bezonata 51- Krei tutan urbon en Simcity 4 52- Verkigi artikolon ĉe vikipedio de miaj lernantoj 53- Traduki programon por KDE 54- Verki programon por transformi liston de vikipediaj artikoloj al Indesign dosiero 55- Aĉeti novan poŝtelefonon 56- Kabei 57- Parkere lerni ĉiujn landojn kaj ĉefurbojn 58- Aĉeti florojn por Olivier 59- Aliĝi al AMAP 60- Solvi puzlon 61- Programi ludon 62- Aldoni ĉiujn fundamentajn tokiponajn vortojn en ReVo 63- Ekhavi novan HD freebox : http://adsl.free.fr/ 64- Translokigi mian retpaĝon 65- Krei dinamikan ttt-ejon por volapug 66- Uzi noktan trajnon : Romen ! 67- Partopreni al internacia vespero 68- Uzi na Blender kaj fari bildon per ĝi 69- Viziti muzeon : Rome 70- Dormi en hotelo : Rome 71- Baki akacian benjeton 72- Danki esperantistajn bonvolemulojn 73- Translokiĝi 74- Malfermi konton ĉe etika banko 75- Doni komputilon al miaj bo-gepatroj 76- Programi ion por ke la ludantoj de samopiniuloj proponu bildojn 77- Lerni kiel naĝi kun kapo enakve 78- Traduki komikson 79- Partopreni al urbdoma kunveno 80- Aliĝi por rajti voĉdoni en mia nova urbo : tamen mankas pruvpapero... 81- Lerni kiel fari krokodilon per perletoj 82- Partopreni al loka politika kunveno : kaj mi certe plu kunvenos... 83- Ŝanĝi miajn fenestrojn 84- Piediri ĝis Palaiseau 85- Viziti na Sarajevo 86- Ricevi masaĝon 87- Aĉeti televidilon 88- Rigari sur ĝi komputilan filmon (tra mia freebox) 89- Kontakti mian pasintan luiganton por ricevi mian monon 90- Kuiri karotan kukon 91- Manĝi en luksa restoracio okaze de romantika datreveno 92- Ludi malnovan komputilan ludon 93- Malplenigi ŝrankon por trovi lokon por Olivier 94- Iri en glitumejo 95- Iri en kegloludejo 96- Malaltigi la rapidecon de mia koro 97- Lerni elfan skribmanieron por tokipono 98- Lerni novan lingvon 99- Dormi dum 12 horoj senĉese 100- Filmi sunleviĝon 101- Tuŝi mian nazon per mia piedo
|
oktobro 9-a, 2006
03:38 pm - Ni gaje dancu sur la tombejo de ĝangalo ! La junuloj respektas nenion, tiel ni povas identigi ilin...

http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2666
Kaj kiel diris Andrej Grigorjevskij : "la eventuala malapero de Ĝangalo ne estus granda perdo por la Esperanto-movado."
|
julio 25-a, 2006
12:14 pm - arkiva programo Mi ne vere scias kion tio utilas, tamen mi trovis tiun programon : http://fawx.com/software/ljarchive/
Per ĝi, vi povas fari arkivon el via taglibro ĉe livejournal kaj komputi statistiojn (kiom ofta vi uzas iun vorton, kiom ofta vi verkas taglibreron ktp.)
Des pli neutila, ju pli havinda !
|
majo 26-a, 2006
11:28 am - Statistikoj pri farbskatol' De unu monato, Farbskatol' enretigis plurajn filmetojn ĉe http://farbskatol.net 15 filmetoj videblas tie. kies suma daŭreco estas pli ol 50 minutoj. La plej longa filmo daŭras 19 minutojn, la plej mallonga estas nur unubilda. 10 000 paĝoj estis viditaj. Farbskatol' gastigas la unuan filmitan recepton en esperanto. 71 komentojn redaktis la spektantoj. Ni provis trovi solvon por elŝulti la filmetojn. Ni pagis kopirajton por kelkaj filmetoj. Ni trovis solvon por spekti filmon tutekrane. Ni ricevis laŭdojn kaj plendojn. Ni ricevis proponojn por aliaj filmoj... ili baldaŭ videblos ĉe http://farbskatol.net
|
majo 24-a, 2006
04:07 pm - Se vi ŝatas na Harry Potter... ... vi certe subskribos la petskribon :
http://www.hp-esperanto.com/
Tio estas bonega projekto kaj mi gratulas la usonajn samideanojn kiuj lanĉis tiun projekton !
Axel
|
majo 22-a, 2006
12:04 pm - Gratulon al la finnlandanoj ! Mi deziras gratuli finnlandanojn kiuj gajnis la konkurson "Eurovision". Mi tamen bedaŭras ke ili ne kantis per sia propra lignvo.
|
majo 15-a, 2006
04:22 pm - Farbskatol ĉesos funkcii post 8 jaroj kaj 3 montatoj... Dum la sabata babilado ĉe ĝangalo, Flavio klarigas ke pro manko da spaco, Farbskatol ne plu povos gastigi filmetojn kiam ni havos plurajn centojn.
Estas ja grava danĝero, mi do kalkulis por scii kiam tio okazos.
Hodiaŭ, ni havas 12 Go-n per la malmola disko de nia servilo kaj ni havas 8 filmetojn kies tuta grandeco estas 112 Mo.
La mezkvanta pezo de unu filmeto estas do 14 Mo kaj per niaj 12 Go, ni povas gastigi 857 tiel grandajn filmetojn.
Nuntempe, ni publikigas po 2 filmetoj semajne, do post 428 semajnoj, ni devos ĉu grandigi la spacon ĉe nia servilo, ĉu ĉesi nian retejon.
Ŝparu monon, esperantistoj, ni bezonos vian helpon post 8 jaroj kaj 3 monatoj !
|
majo 5-a, 2006
01:59 pm - Nova televido en esperanto ? Kritiko sen ago valoras nenion. Ni do provis fari novan televidkanalon kiel ni deziris ĝin.
Spektu ĝin kaj mi atendas viajn komentojn tiel rapide kiel eble :
http://farbskatol.net
Se vi havas filmojn por montri, bonvolu kontakti min : axel(ĉe)esperanto-jeunes.org
Se vi havas monon por foruzi, sendu tion al ITV : http://www.eo.pledgebank.com/ITVsubteno
Ni bezonas ilin por trovi ideojn :-)
|
aprilo 13-a, 2006
11:16 am - La difektoj de ITV Kiam mi eksciis ke ITV ne daŭrigos, mi devas konfesi ke mi ridetis. Mi taksas esperantan televidon grava, sed mi ne volas televidon kiel ITV. Estas laŭ mi kiel la juna Zamenhof kiu malkovris Volapük-on, li ĝojis vidi alian projekton kaj trovis difektojn kiu fortigis lin en sia projekto.
- Mi deziras halti la elsendon se mi bezonas iri al la necesejo.
- Mi deziras kopii la elsendon se mi deziras sendi ĝin rete al miaj amikoj.
- Mi deziras partopreni al la programoj debatante pri la elsendo.
- Mi deziras elekti kian programon mi rigardu kiam mi ŝaltas mian komputilon.
- Mi deziras kopii programon ĉe portebla legilo (ekz. iPod video).
- Mi deziras elŝulti la elsendon laŭ diversformatoj (por rigardi ĝin per libera sistemo
- Mi ne deziras honti ĉar mi ne pagis por rigardi televidon.
- Mi bonvolas rigardi reklamon (ĉefe pri eo renkontiĝoj, libroj, ktp.)
- Mi pretas pagi(-gi) por diskonigi la eldonaĵojn de nia asocio aŭ nian renkontiĝon.
- Mi pretas rigardi mallongajn programojn kaj ne pretas resti dum kvar horoj tage antaŭ mia ekrano.
- Mi pretas rigardi neprofesiajn programojn se la enhavo estas interesa.
Mi trovis interretan televidkanalon kies kvalitoj mi ŝatus retrovi ĉe esperanta televido.
|
aprilo 7-a, 2006
10:58 pm - Mi estas kojonulo ! Kaj mi plej elkore subtenas ĉiujn italojn kiu kredas je lando de libereco, justeco kaj egaleco.
Nepre voĉdonu dimanĉe !
|
05:36 pm - Kia estos nia mondo post dudek jaroj ? Venontdimanĉe, mi transloĝiĝos en nova luata apartemento. La pasintan, mi luis de tri jaroj. Mi kutimas transloĝiĝi pro diversaj kialoj (studoj, laboro, ktp.) kaj neniam spertis resti tiom longe en la sama apartemento. Male, se mi loĝus en aĉetita apartemento, mi ne povus tiel facile ŝanĝi mian apartementon (rimarku la diferencon inter lu-ata kaj aĉet-ita... oh, ve ! mi pagas ĉiumonate...) Statistike, homoj konservas apartementon pli ol dek jaroj. Pri aŭtoj, ni povas konsideri ke eblas ŝanĝi aŭton post 3/5 jaroj. Tiu daŭrebla aĉetita domo povas starigi problemon ĉar ni ne ĝis nun kapablas scii kia estos nia mondo post dek aŭ dudek jaroj. Imagu ke la ĉiutaga veturado al la laborejo kostus dekoble pli. Ĉu tiukaze vi ne preferus loĝi pli proksime de via laborejo ? Kiam la prezo de la nafto altiĝos, la veturiloj maloftiĝos. Mia frato, ekzemple, aĉetis loĝejon en kamparo ĉar en urbo estas tro da veturiloj (tro da danĝeroj por siaj filoj), li do loĝas ie kie li bezonas aŭton por renkonti malpli da aŭtoj (tio estas preskaŭ logika). Do, gravas ekde nun, bone elekti loĝejon se ni vere deziras tie loĝi dum pluraj jaroj. Mia loĝejo lokiĝas je 20 minutoj (piede) for de mia laborejo, krom la beleco de tiu loĝejo, mi fieras malkreskigi miajn energiajn bezonojn por moviĝi...
|
marto 27-a, 2006
07:09 pm - Kial ŝanĝi horon ? Ĉi dimanĉe, ni ŝanĝis horon. Ni do dormis unu malplian horon. Iomete dormetis posttagmeze kaj alvenis laboreje tutlace ĉi matene.
Laceco incitas min... Kial la registraro ŝtelas dormhoron ?
Mi rigardas tra la reto kaj trovas respondeton. Temas pri energiŝparo...
Mi ege ŝatas energiŝparon kaj interesiĝas pri tiu afero...
Dum somere, ni tiel enlitiĝas pli frue kaj ne bezonas ŝalti lumon vespere. Tio estas granda avantaĝo... Sed, se tio tiom bone funkcias, kial ni ne uzas somerhoron dum la tuta jaro ? Aŭ eĉ pli simple, kial ni ne enlitiĝus pli frue dum la tuta jaro. Sufiĉus ke la televida informnovaĵo okazus unu horon pli frue, ke la filmo en kino komenciĝus je unu horo pli frue, ke la laborhoro estus unu horon pli frue...
Konklude, tiu ŝanĝo aspektas la plej malbona solvo al iu problemo...
|
februaro 9-a, 2006
04:54 pm - Kiel eldoni esperantan komikson ? Pluraj personoj, ĉu demandis min kiel fari, ĉu proponis al mi mem fari esperantan komikson. Mi klarigos en tiu blogero kiel eldoni(gi) esperantan komikson.
Unue, vi devas scii ke vi ne vere bezonas psikologian povon por konvinki aŭtoron esti tradukita en esperanton, vi nur bezonas monon.
Jen la sekvindaj paŝoj :
* Unue, vi devas traduki la komikson, relegigi tiun tradukon de aliaj spertaj esperantistoj (eĉ plurfoje se eblas) * Due, vi devas peti eldonrajton al la rajtposedantoj (kutime estas la originala eldonejo). La rajtoj kostas inter 10 kaj 15 procentoj de la publika vendo prezo. Vi ankaŭ devas pagi la komputilajn bildojn (planu 500 eŭrojn por normala eŭropa komikso) * Trie, vi devas enpaĝigi la tradukon en la ĵus aĉetitaj komputilaj bildoj (vi uzu Photoshop kaj Quark XPres por tiu laboro) * Kvare, vi devas presi la komiksojn. Vi povas mendi al la originala eldonejo ĉu eblas kunpresi kun la alilingvaj versioj (ili presas ĉiujn kolorojn krom la nigra kaj presas poste la nigra parto por la literoj). Tio kostas inter 2 kaj 3 €. Vi ne povas presi malpli ol 1000 ekzemplerojn (tio kostus multe pli) kaj se vi presas pli da, vi bezonos pli da tempo por disvendi ilin. * Kvine, vi devas vendi ilin sen forgesi 33% rabaton por la libroservo.
Entute, vi devas plani 4000/5000 €-ojn por konkretigi tiun projekton kaj vi povas esperi gajni 20 % de tiu sumo post unu jaro.
Laŭ mi, malfacilas vivteni per tiu laboro sed asocioj povas tiel gajni iom da mono kion ili elspezos por neprofitaj projektoj kaj pligrandigi la esperantan libraron.
|
|
|